Rugxgorgxo
Album: KCX.32
By: Ken Clinger
By: Ken Clinger
Duration
7:03
Genres
Description
The Esperanto version of "Who Killed Cock Robin?".
Lyrics
Ruĝgorĝo El la Angla tradukita de PEJNO Simono Kiu murdis Ruĝgorĝon? Mi, la Pasero, Per sago tra l' aero, Mi murdis Ruĝgorĝon. Kiu vidis lin morti? Mi, la Museto, Per l' okuleto, Mi vidis lin morti. Kiu kaptis la sangon? Mi, la Fiŝ' diris, En pelvon ĝi iris, Mi kaptis la sangon. Kiu faris la drapon? Mi, l' Aglo, solene Ĝin kudris fadene, Mi faris la drapon. Kiu fosos la tombon? Mi, la Guf', tuj Per trulo de mi, Mi fosos la tombon. Kiu rolos la pastron? Mi, la Korniko, Kun libro, prediko, Mi rolos la pastron. Kiu estos skribisto? Mi, la Alaŭdo, Se hele, kun laŭdo, Mi estos skribisto. Kiu ĉeffunebranto? Mi, la Kolombo, Mi ploros ĉe l' tombo, Mi ĉeffunebranto. Kiu tomben lin portos? Milvo ekmiis, Ne nokte li kriis, Mi tomben lin portos. Kiu portos la ĉerkon? Ni tri la Parvolo, Gekokoj, kun volo, Ni portos la ĉerkon. Kiu laŭtsonorigos? Mi la Virbovo, Ne manku tirpovo, Mi laŭtsonorigos. Ĉiuj birdoj de l' aero ĝemis kaj ploris, Aŭdinte pri l' afero - Ruĝgorĝo ekmortis.